Speciale |
- senpaga logigo tutmonde - ekkonu amikemajn homojn - tute senpaga - interkultura komprenigo - sen ajnaj devigoj - sekuraj trajtoj - nekomerca
... aligu! |
|
|
Jen respondoj al demandoj kiujn ni ofte ricevas. Se via demando ne estas ĉi tie, bonvolu sendi mesaĝon al questions info@hospitalityclub.org kaj ni respondos tiom rapide kiom eblas. For members, there is also a
Member FAQ with more questions and answers.
| Kiu povas membriĝi al la Hospitality Club? Ĉiuj. Se vi ŝatas vojaĝi aŭ renkonti interesajn homojn, vi taŭgas por la Hospitality Club!
Ĉu vere senpagas aliĝi? Jes. Vi neniam devos pagi kotizon por membreco aŭ io alia. Estas tute senpaga. Ni ja petas ke vi dediĉu iom da tempo, se eblas, kaj helpu nin ke la Hospitality Club pliboniĝu.
Kiajn personajn informojn mi devas doni? Vi devas doni la jenajn informojn por membriĝi al la Hospitality Club: nomo, plena adreso kaj valida retpoŝtadreso. Ĉiuj aliaj informoj estas
nedevigataj.
Ĉu aliaj membroj povos vidi miajn personajn informojn? Vi decidos kiom da informo vi volos malkaŝi pri vi mem. Aliaj membroj nur vidos vian uzantnomon, urbon kaj landon. Vi povas kaŝi vian realan nomon kaj adreson, kaj aliaj informoj estas nedevigataj. Neniu vidos vian retpoŝtadreson.
Ĉu nemembroj povos vidi mian profilon?
Ne. Oni devas esti akceptitan membron kun valida pasvorto, se oni volas vidi profilojn en la sekura retpaĝaro.
Ĉu mi devas gastigi se mi volas gasti ĉe aliaj homoj senpage? Ne. Vi povas enskribiĝi hodiaŭ kaj vojaĝi morgaŭ, se vi trovas homojn kiuj konsentas gastigi vin. Certe, ni afable petas ke vi gastigu aliajn vojaĝantojn, se eblas, aŭ almenaŭ helpu ilin. La ideo de la Hospitality Club estas pri donado kaj ricevado de helpo.
Do, kion mi devas fari kiel membro? Vi devas respekti aliajn membrojn kaj sekvi
la regulojn de la Hospitality Club. .
Kio estas mia protekto kontraŭ krimuloj kiuj vizitus min? Ĉiu membro kiu kontaktas vin per la Hospitality Club devas doni al vi sian plenan nomon, pasportnumeron kaj uzantnomon de la Hospitality Club. Vi povas konservi ĉi tiun informon en sekura loko, aŭ sendu ĝin al security@hospitalityclub.org kie ni povas conservi ĝin por vi. Kiam via gasto alvenos, kontrolu la pasporton por certigi ke ĝi veras.
Kiuj aliaj sekurecaj ebloj ekzistas? Vi povas kontroli ŝ/lian profilon ĉe la Hospitality Club, ĉar ŝ/li devis doni sian zantnomon al vi gastonte. Tie, vi povas legi komentojn de aliaj membroj pri ĉi tiu membro kaj vidi ŝ/liajn antaŭajn gastojn kaj gastigantojn kaj la homojn kiuj fidas ŝ/lin. Bonvolu skribi komentojn pri aliaj membroj ankaŭ - ĉi tiu eco aldonas sekurecon por ĉiuj de ni.
Ĉu paroj aŭ familioj enskribiĝu kune per unu enskribiĝo? Ne. Ni petas ke vi enskribiĝu individue. Certe, vi povas uzi la klubon kune kaj ankaŭ skribu en via profilo ke vi loĝas kaj vojaĝas kun via partnero. Sed, kiam vi aliĝas aparte, vi havas la oportunecon skribi pri viaj propraj interesoj kaj ĉi tio ege gravas por la respondilo ene de la klubo.
Mi ne havas pasporton, ĉar mi nur vojaĝis ene de Eŭropo. Ĉu mia identiga karto sufiĉas por aliĝi? Jes. Vi ne bezonas vian pasporton por aliĝi, nur kiam vi vere uzas la klubon. Kiam vi vojaĝas ene de Eŭropo, aŭ ene de via lando kie vi normale ne bezonus pasporton, via identiga karto sufiĉas, ĉar ĝi estas via leĝa identigilo tie. Tio estas la celo de la regulo - identigi vin al la membro de la klubo kiun vi renkontos.
Kiom aĝa estas la plejmulto de la membroj? Estas homoj de ĉia aĝo en la klubo. Multaj junaj homoj aliĝas, sed ankaŭ estas multaj plenkreskuloj. Vi trovos kion vi serĉos.
Mi forgesis mian pasvorton - kion fari? Ni povas sendi al vi novan pasvorton al la retpoŝtadreso kiun vi indikis kiam vi aliĝis. Bonvolu uzi la "Ĉu forgesis vian pasvorton?" ligilon en la ensaluta retpaĝo. Vi povos enmeti la uzantnomon kaj la retpoŝtadreson kiun vi uzis kiam vi aliĝis.
I forgot my user name - what can I do? Please send an email to password@hospitalityclub.org with following info: your full name, address, city, region and country. We will then send your user name to the email address you used when registering.
Kiel mi povas kontakti alian membron? Oni ne povas vidi la retpoŝtadresojn de aliaj membroj en la retpaĝaro pro sekurecaj kaj privatecaj kialoj, kaj ni volas eviti spamon. Se vi volas kontakti alian membron, simple uzu la mesaĝan formularon - estas ligilo en la profile de ĉiu membro.
Kiel mi povas forigi min de la klubo? Bonvolu ensaluti, elekti Redaktu mian profilon, klaku la ligilon supre por ŝanĝi la necesajn informojn kaj plenigu la formularon per via uzantnomon, pasvorton, plenan nomon kaj via retpoŝtadreson kiun vi uzis kiam vi aliĝis. En la kampo por la kialo de la ĝisdatiĝo, bonvolu skribi: "Bonvolu forigi mian profilon" kaj ankaŭ estus bone se vi povus komenti kial vi elektis foriri de la klubo, do ni povos solvi
problemojn kiuj eble kaŭzis vin forlasi la klubon. Kiam ni ricevos ĉi tiujn datumojn, ni forigos vian profilon kaj konton.
Kiel mi povus helpi kiel volontulo? Se vi ŝatus helpi la Hospitality Club, bonvolu sendi retpoŝton al volunteer@hospitalityclub.org aŭ
aliĝu rekte al la dissendolisto , do ni povos kunlabori. Vi tiam ricevos la plej novajn informojn pri kiel vi povos helpi. Bonvolu ankaŭ regule kontrolu la Helpu nin! sekcion en la membra retpaĝaro. Ni afiŝos multajn ideojn kaj helppetojn tie.
Why are there ads? I thought this was a non-commercial project. We are a non-commercial project, all volunteers spend many hours because they believe in the idea of hospitality exchange. However, the more successful the site becomes, the more we have to pay for webhosting. Rather than ask the most dedicated volunteers to pay this out of their pockets, we decided to implement Google's exciting new advertisement technology on the site. We will always try to find intelligent ways of funding this project and will always keep the membership free, so no matter where you are on the planet and how much money you have, you can be part of the world wide web of friendly people.
Ĉu ni ne respondis al via demando? Sendu ĝin al info@hospitalityclub.org !
|
|
|