Speciale |
- senpaga logigo tutmonde - ekkonu amikemajn homojn - tute senpaga - interkultura komprenigo - sen ajnaj devigoj - sekuraj trajtoj - nekomerca
... aligu! |
|
|
Konatiĝado kun aliaj landoj kaj malsamaj kulturoj, amikiĝado - se vi emas fari tion, tiam La Hospitality Club estas ĝusta por vi.
Dum vi vojaĝas, nenio estas pli dezirinda ol konatiĝado kun lokanoj. Kaj oferto tranokti ĉe afabla persono estas unu el la plej bonŝancaj aferoj, kiuj povas okazi al laca vojaĝanto.
Uzante la oportunojn de la interreto, en 2000 ni komencigis tiun ĉi servon, ebligante al tutmondaj vojaĝantoj trovi kaj helpi unu la alian. Nur vi devas
aliĝi kaj doni kelkajn informojn pri vi per kreado de propra profilo. Kiam vi deziras vojaĝi, vi nur bezonas viziti la profilojn de amikemaj vojaĝantoj surrete kaj kontakti ilin. Eĉ sevi mem ne vojaĝas, vi tamen povas ekkoni interesajn homojn: aliaj vojaĝantoj vizitantaj vian landon kontaktos vin kaj estos kontentaj pri io ajn ofertebla de vi - konsilo, loĝigo aŭ ajna alia helpo.
La Hospitality Club farigas ĉion ĉi ebla, estante la programprincipo por ĉiu ulo emanta vojaĝi aŭ sole konatiĝi kun fremduloj. Ni ne petas vin fari ion ajn. Ni nur ofertas al vi la oportunon ekkoni ĝuste tiujn homojn, kiuj helpos vin dum via sekvonta vojaĝo kaj ĝuste tiujn homojn, kiuj bezonos vian helpon kiam ili vizitos vian patrolandon. |
|